John Bright (naskiĝis la 16-an de novembro 1811 en Rochdale, mortis la 27-an de marto 1889 samloke), kvakero, estis brita radikala kaj liberala politikisto, unu el plej grandaj oratoroj de sia generacio,[1] kaj arda kritikisto de la Brita ekstera politiko.
En partnereco kun Richard Cobden, li fondis la Ligon kontraŭ la Grenleĝo, cele al nuligo de la malpopularaj Grenleĝoj, kiuj protektis la terposedantajn interestojn altigante impostojn al importita greno, tiele altigante la prezon de pano kiam la fabrikposedantoj estis klopodintaj malpliigi kostojn. La nuligo estis atingita en 1846.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search